Aktuale pri Unicamp-Esperanto

. Resumo de la okazantaĵoj ĉe la grupo de Esperanto de la Universitato de Campinas, SP, Brazilo
. Resumo do que acontece no grupo de Esperanto da Universidade de Campinas, SP, Brasil

1 de julho de 2005

Fino de la sesmonato + Babilejo

Karaj,

per la hierauxa prelego de Lunazzi ni finis nian
cxeestan aktivecon dum tiu cxi sesmonato. Niaj
kunsidoj rekomencigxos en la unua semajno de auxgusto.
[mi sukcesis nuligi cxe yahoo-agendo la auxtomatajn
avizojn de la kunsidoj dum julio]

En la unua semajno de auxgusto ni ankaux faru la
finajn decidojn pri la gvidotaj "fulmaj kursoj"; mi
jam acxetis kvardekon da lernolibroj tiucele kaj
necesos nur difini detalojn pri la metodo kaj horaroj
(kaj diskonigi la kursojn ;-)).

Pri la sabataj babiladoj: ili dauxros kiel kutime. Mi
proponas nur la nuligon de la babilado de la 23a de
Julio, cxar mi estos en Porto Alegre.

Gxangalo redisponigis la malnovan php-babilejon cxe la
adreso:
http://www.gxangalo.com/babilejo2
kiu farigxos denove nia cxefa virtuala renkontejo.
Estas necese reregistri sin tie, cxar la antauxaj
profiloj perdigxis. Plu estas tiu registroproblemo cxe
la esperanta versio de la babilejo, do uzu la
portugallingvan.
(Memoru ke cxi-sabate tamen temas pri nia renkontigxo
cxe Skrablo ;-) )

----

Mi laste aldonu ke mi disponigis kelkajn fotojn kaj
tri videetojn de la renkontigxo kiun mi cxeestis en la
pasinta semajnfino (1-a SUMIRE - Sudminasa Renkontigxo
de Esperanto), okazinta en Pouso Alegre, MG.
http://jimes.multiply.com

bonajn feriojn al cxiuj!
(ne forgesu esperantumi dum la liberaj momentoj ;-) )

Jimes

__________________________________________________
Converse com seus amigos em tempo real com o Yahoo! Messenger
http://br.download.yahoo.com/messenger/