Aktuale pri Unicamp-Esperanto

. Resumo de la okazantaĵoj ĉe la grupo de Esperanto de la Universitato de Campinas, SP, Brazilo
. Resumo do que acontece no grupo de Esperanto da Universidade de Campinas, SP, Brasil

3 de junho de 2005

Fruaj ideoj pri Unicamp Esperanto Junularo

Originale verkita je la 3-a de Marto 2005, en Unicamp-Esperanto (Yahoogrupoj).

--
Fruaj ideoj...

Mi havas jam kelkajn ideojn kiujn mi dissendos poste
per unicamp-esperanto, kiel ekzemple nomo por la grupo
(UEJ - "Unicamp Esperanto-Junularo"?). Sed atentu: mi
tute ne volas dikti definitive la aferon, cxar laux
principo cxiuj partoprenu. ;-)

Ekzemple, ni povas kunsidi unufoje semajne (ni diru,
ekzemple, jxauxde vespere de la 18:00 gxis la 19:00),
kun celo precipe kultura: analizo de aktualaj aferoj /
legado de artikoloj pri specifaj temoj, superrigardo
de la esperanta literaturo, analizado de specifaj
aspektoj de esperanto (lingvaj, historiaj, ktp),
okazigo de kunfratigxoj (ekzemple, "kuna vespermangxo"
:-) ) kaj simile. Ankaux eblas pensi pri projektoj
cele al agado: pri instruado de esperanto en la
universitato (ne oficialaj kursoj, oficiala kiel
AM00X), eventoj, pri la propagando farebla (interreto,
afisxoj, artikoloj por jxurnaloj kaj bultenoj, ktp),
pri la aligxo al projektoj per interreto (vikipedio
(wikipedia), edukado, lernu, gxangalo, interkulturo,
Reta Vortaro, ktp). Eblas miksi la plurajn temojn laux
sinsekvaj semajnoj. Paralele eblas refunkciigi niajn
sabatajn interretajn babiladojn, cxu per
Gxangalo-Babilejo, cxu per la ludejo Skrablo, cxe per
Interkulturo, ktp. Kaj unufoje monate, en ekzemple la
lasta semajnfino de la monato, ni povas proponi
kunfratigxon kun aliaj esperantistoj de nia urbo (el
KCE, kiuj preparas la Brazilan Kongreson de Esperanto
de 2006, kiu okazos cxi tie en Campinas).

Kompreneble la unuaj kunsidoj estos malpli facilaj por
iuj, pro la manko de praktikado, sed se la persono
almenaux komprenas la lingvon suficxe, iom post iom
cxiu povos pli aktive partopreni. Plej gravas, laux
mi, krei senton de "identeco" inter la grupo, tiel ke
ni ne estu simple izolitaj esperantistoj tra la
kampuso. Eventuale, [parta] uzo de la portugala en la
komenco estu permesata por tiuj, kiuj ankoraux timas
ekparoli... :-)

Jimes

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial